日本語ページ
Hejmo
Novaĵo
Jokohamo
Loko de junulara programo
Loĝado
Jokohama Esperanto-Semajno
Programo
Organizantoj →
Kontaktu nin
Kanto: Bonvenon al Japanio!
Ligoj

Organizantoj

SUZUKI Issei
ĉefo de junulara programo
TAJIMA Mayuko
vic-ĉefo kaj respondeculo pri muzikaj programeroj
AMANO Yayoi
vic-ĉefo kaj respondeculo pri japankulturaj programeroj
SIMIZU Josijasu
respondeculo pri ekskursoj
YAJIMA Hiroshi
respondeculo pri Interkona Vespero
NAKAMURA Daishin
administranto de hejmpaĝo

Sinprezento de organizantoj

SUZUKI Issei

Eklernis Esperanton en 1999. Partoprenis en IJK en 2000(Honkongo) kaj 2006(Bosnia-Hercegovina). Kaj partoprenis al kongreso inter Japanio kaj Koreio kaj Ĉinio. Krom tio persone vojaĝis al Mongolio kaj Vjetnamio. Mia motivo eklerni Esperanton estas trejna klaso de la angla en Britio. Dum troviĝas homoj, kiuj povas paroli sen klopodo kiel nacia lingvo, mi koleris kial mi devas studi kun klopodo. Sennacieco de Esperanto eklernigis min.

TAJIMA Mayuko

  1. Nomo: TAJIMA Mayuko
  2. Aĝo: Mi estas eterna 20a antaŭ kelkaj jaroj!!!
  3. Profesio: Instruisto de muziko kaj pianisto
  4. Hobio: Danco, muzikado, babilado kun esperantistoj!
  5. Eklernis Esperanton: 2 jaroj kaj 2 monatoj antaŭe
  6. Ŝanĝo pro esperantistiĝo: Per esperanto mia vivo totale ŝanĝiĝis!! Per esperanto mi povas renkonti multajn homojn. Kaj mi eksciis, kio estas grava afero por homa vivo. La grava afero estas la celo de mia vivo! Mi okazigos ĉi tiun junularan programon por mia celo elkore! La grava afero estas grava, sed tre simpla. Kio estas la grava afero??? En Jokohamo ni interparolu!!!
  7. Komento: Junulara programo estas ne nur junuloj sed ankau ĉiuj esperantistoj!! Tiuj, kiuj ŝatas ekskurson kaj kulturon kaj muzikon kaj dancon kaj filmojn k.t.p. venu al ZAIM !! Ni kune ĝuu la programerojn!!

AMANO Yayoi

(Yayoi estas la dekstra)
  1. Nomo: AMANO Yayoi
  2. Aĝo: 26
  3. Profesio: laboranto ĉe asekura kompanio
  4. Hobio: muziko, legado (mi ne povas vivi sen libroj!), kaj ludado kun mia hundo..
  5. Eklernis Esperanton: ekde oktobro 2004
  6. Ŝanĝo pro esperantistiĝo: Esperanto riĉigas mian vivon kaj donas miraklojn kelkfoje, per renkontiĝoj kun multaj gravaj geamikoj, speciale plej bona amikino Mayu!. Aldone mi plifrue foriras de la oficejo ol antaŭe!
  7. Komento: Karaj, Universala Kongreso estas laŭlitere por ĉiuj. Ĉiulandanoj kolektiĝu en Japanion ĉi-somere, eĉ post la IJK de Hanojo. Via loko troviĝas ĉiam en la urbo Jokohamo!

SIMIZU Josijasu

  1. Nomo: Simzu Josijasu. (Simizu estas mia familia nomo)
  2. Aĝo: 33
  3. Profesio: Mi laboras en la instalaĵo por handikapitoj.
  4. Hobio: Mi ŝatas aŭskulti judan muzikon, kaj ankaŭ ŝatas dormi malfermante la okulojn.
  5. Eklernis Esperanton: 5 jarojn antaŭe
  6. Ŝanĝo pro esperantistiĝo: Kiam mi eklernis Esperanton, tiam unu esperantisto naskiĝis en la mondo. Pro tio, povas esti la mondo iĝis iomete pli hela ol antaŭe.
  7. komento: Ni kune ekskursu al Esperantio!

YAJIMA Hiroshi

(Hiroshi estas la maldekstra)
  1. Nomo: YAJIMA Hiroshi (JAĜIMA Hiroshi, voku min mallongige JAĜI)
  2. Aĝo: 31 (kiam okazos UK)
  3. Profesio: Mi helpas redaktadon de gazeto en iu eldonejo (nun, nome en februaro en 2007).
  4. Hobio: Mi ŝatas legi (novelon, bildliteraturon kaj aliajn), vidi pentraĵojn kaj kaligrafiojn, aŭskulti muzikon (ĉefe klasikan), bicikli, ktp.
  5. Eklernis Esperanton: En aprilo en 2002.
  6. Ŝanĝo pro esperantistiĝo: Mi akiris novajn amikojn. Mia ĉiutaga vivo aktiviĝis.
  7. Komento: Per nia tuta kapablo ni bonvenigos vin!

NAKAMURA Daishin

  1. Nomo: Nakamura Daishin
  2. Profesio: Komputila inĝeniero
  3. Hobio: Manĝo, Iri al biblioteko, ktp.
  4. Eklernis Esperanton: Kiam mi estis studento.
  5. Ŝanĝo pro esperantistiĝo: Multe, precipe renkontis mian karan.
  6. Komento: Bonvole rekte vidu la realan Japanion.